Accueil du site | Accessibilité | Rechercher | Menu | Contenu | Plan du site | | Contact

Poésie, nouvelles et contes

Poésie, nouvelles et contes
Bienvenue dans cette nouvelle version du site. Venez y retrouver nombre de mes poèmes (organisés par recueil), des nouvelles et des contes.
Willkommen auf meiner neuen Website. Schauen Sie doch mal nach der Rubrik "Deutsche Werke".
Bonvenon al mia nova retpaĝaro. Vizitu la rubrikon "Esperantaj verkoj".

 
Statistiques du site
Visites :
10000 visiteur(s) connecté(s)
1 visiteurs par jour
115558 visiteurs depuis le début
Publication :
109 Articles
8 Brèves
0 Sites référencés

Fabelo : LA MURMURO DE L’OMBRO

14 février 2010
par Lémuel

Gijomo rigardadis la aliajn geknabojn, kiuj estis ludantaj. Iuj kuris, iuj aliaj babilis, iuj aliaj ankaŭ ludis je saltŝnuro aŭ kugletoj, unuvorte ili ludis ĉiel, kiel oni povis ludi en lernejkorto. Tamen li sole restis mute en sia angulo. Li ne havis multajn geamikojn. Vere liaj klasokameradoj ne multe parolis al li. Li ŝanĝis la lernejon je la jarmezo ĉar siaj gepatroj transloĝiĝis. En tiu nova lernejo, ĉiuj havis jam multajn geamikojn, ĉiuj delonge sin konis, ili ne bezonis novan amikon, ili ne bezonis Gijomon. Nu nenion diris Gijomo, li antendis ke iu al li parolis. Li fakte estis timida.
Alta arbo staris en la korto kaj Gijomo ŝate sidis apud ĝi. Iun tagon, kiam li sidis kaj rigardadis teren, li malkovris ion eksterordinaran. La suno brilis forte tiun posttagmezon kaj la arbo forĵetis grandan ombron antaŭen, kaj apud tiu etendis sin ankaŭ la malpli granda ombro de Gijomo. Li sciis ke la ombroj ŝatis la sunon, ili vidiĝis nur tiam, kiam tiu-ĉi brilis, kaj li rimarkis, ke la ombroj ĉiam staras kontraŭ la suno por pli bone bruniĝi, tial certe ili estas tute malhelaj. Tiam dum la suno malrapide moviĝis en la ĉielo dum la ludpaŭzo, la ombro de Gijomo same kune moviĝis kaj jen sia ombro ekmiksiĝis kun l’ombro de l’arbo. Gijomo dolĉe ekstariĝis por vidi se sia ombro lin sekvos aŭ se ĝi restos ligita kun tiu de l’arbo. Sed sia ombro fidele same moviĝis. « Estas strange » li pensis, « La ombroj miksiĝis unu kun la alia, estas same kiel mi tuŝis la arbon kaj mi eniris en ĝin. » Li decidis provi ion. Atenteme sian ombron rigardante, li moviĝis tiel, kiel ĝi komplete eniris en la ombro de l’arbo, poste li diris al si mem : « Se niaj ombroj estas miksaj, nu certe la arbo kaj mi estas ankaŭ iomete miksaj. » Kaj li sentis ke li iĝis iom post iom arbo, kaj al li ŝajnis kunvivi iomete la vivon de l’arbo.
La arbo ĝojiĝis vidi la sunleviĝon frumatene ĉar tiam venis la birdoj sur sian branĉaron kaj tiklis agrable, ĝi povis plie aŭskulti iliajn belvokajn kantojn. Ĝi ŝatis ankaŭ kiam la infanoj alvenis en la lernejkorton, ĉar ĝi esperis ĉiam ke kelkaj ĉesidiĝis, eĉ eble parolis al ĝi. Certe ĝi ne povas mem paroli, tamen ĝi ŝatis kiam iu parolis al li. La arbo ne ŝatis la lernejrekomencon (Gijomo same) ĉar tiam ĝi sciis ke baldaŭ siajn tutajn folioj ekfaliĝos kaj estos malvarme pro vintro.
Gijomo travivis ĉi-ĉion kaj eĉ plimulte. Li havis la senton ke li estis ĉi-tiu arbo dum kelkaj minutoj kaj ke li povis legi ĝian memorojn. Li eliris el l’ombro de l’arbo kaj metis sian manon sur ĝia trunko por dankesprimi al ĝi. La sonorado eksonis. Estis la fino de la ludpaŭzo.

Dum la venontaj tagoj, Gijomo faris ree kaj ree sian ombran miksiĝon kun la arbo, kaj ĉiufoje li lernis pli kaj pli pri ĝi. La arbo fariĝis sia amiko. Vere estas ke, kiam oni bone konas sin, poste naskiĝas amikeco rapide. Tiu ideo kaŭzis grandan rideton en sia vizaĝo. Jen tio ! Nun li sciis kiel li povis havi geamikojn.
Dum la sekva ludpaŭzo iris Gijomo ĝuste kortmezen. La suno brilis fortege ĉi-tiun tagon. Estis perfekta. Li antendis starante, rigardante sian ombron, kaj amuze observis kiel la ombroj de la aliaj infanoj al- aŭ foriris rilate al la sia. Iam okazis ke iu ombro kun la sia ekmiksiĝis, nu li fermis la okulojn kaj koncentriĝis por senti la vivon, kiu tuje al li estis rakontonta. Ĝi estis belega ombro kiu rakontis ion belegan. Gijomo ne vidis bildojn, sed li sentis ĝojon kaj amon kiuj en sin eniris. Nu li travivis kiel ĝojo kaj amo same el sia koro elspruĉis, kaj li pensis fortege kaj provis sendi siajn murmurojn tra sia ombro : « Fariĝu mia amiko, bonvolu, estu mia amiko ! » Li koncentriĝegis tiel forte kiel li povis ĝis subite voko lin ektimigis.
« Saluton ! Via nomo estas Gijomo, ĉu ne ? »
Li relevis la kapon kaj malkovris antaŭ si junan belan knabinon apenaŭ pli alta ol si, kaj kiu havis grandan rideton. Li same ridetis ĉar li estis certa, li rekonis ŝin. Estis ŝia, l’ombro kiun li sentis. Estis ŝia ombro. Ĉu la ombroj interparolis ? Finfine al li oni parolis. Nun ne plu mankos al li geamikoj.


calle

calle