Jen bela knabino kies nomon mi ne konas
Per ŝia rideto mian menson enflamigas,
Kaj l’animon kaj la koron plie en mi vekas,
Mian fervoregan amon tiuj nun deklamas.
De tiu sekundo de mi la koron ŝi ŝtelis
En mi estas forto kiun ĝis nun mi ne konis.
Mian tutan korpon l’anima fajro konkeris,
Kaj amodiremon en mi fortege alvokis.
Antaŭe starante, mi ne riskas diri ion,
Ĉar tiel knabeto, mi perdas tute kuraĝon.
Elkore preĝante, nun mi antendas miraklon.
De mi kortuŝitaj, la grandaj dioj de l’amo
Mian deziron plenumas, kaj de ŝia buŝo
Kelkaj bonvortoj ekflugas, promes’ de l’ feliĉo ?