Kiam mi vidas vin, belan karulinon,
La okuloj plenaj je amemaj flamoj,
Mi ne povas teni mian koran forton
Kaj plu nur revas vin premi en la brakoj.
Kiel torentego disĵetiĝas sentoj
Trans mia tutkorpo, forigante timon,
Vojon liberigas de koro al manoj,
Kiuj nun karesas vian dolĉan haŭton.
Plezurebriege mi tute disĵetas
Niajn superfluajn, senutilajn vestojn,
Tiel niaj korpoj nudaj unuiĝas
kaj kirloventigas pasiegajn kisojn.
Vi permesas en vin enen mi eniri,
Enen la sanktejon de via feliĉo,
Kaj niaj du korpoj kune un’ estaĵo
Gis la ĉielalto sentas sin veturi.
En ĉi tiu fajro, eksplodanta amo,
Eĉ la universo tute malaperas.
Sole en la kosmo kaj vi kaj mi restas
Kaj fine naskiĝas tiel supra vivo.