Accueil du site | Accessibilité | Rechercher | Menu | Contenu | Plan du site | | Contact

Poésie, nouvelles et contes

Poésie, nouvelles et contes
Bienvenue dans cette nouvelle version du site. Venez y retrouver nombre de mes poèmes (organisés par recueil), des nouvelles et des contes.
Willkommen auf meiner neuen Website. Schauen Sie doch mal nach der Rubrik "Deutsche Werke".
Bonvenon al mia nova retpaĝaro. Vizitu la rubrikon "Esperantaj verkoj".

 
Statistiques du site
Visites :
10000 visiteur(s) connecté(s)
1 visiteurs par jour
114558 visiteurs depuis le début
Publication :
109 Articles
8 Brèves
0 Sites référencés

Rakonto : La dezircigaredo

14 février 2010
par Lémuel

« Kion vi faras ? » demandis Arturo.
Lorina jam malfermis sian cigaredpaketon el tiuj, kiujn ili ambaŭ ĵus estis aĉetintaj. Ŝi elprenis la unuan cigaredon, sed anstataŭ fumi ĝin por frandi kelkajn volutojn, ŝi remetis ĝin inverse, filtrilosube. Alian elpreninte kaj ekbruliginte, ŝi prenis la tempon elsputi du ekblovojn, antaŭ ol ŝi respondis : « Ĉu vi ne konas la dezircigaredon ? »
« Ne, kio estas ? »
« Jen, kiam vi malfermas vian paketon, vi elprenas la unuan cigaredon kaj anstataŭ fumi ĝin, vi remetas ĝin inverse en vian paketon kaj samtempe faras deziron. Poste, vi fumos ĉi tiun cigaredon laste, kaj tiam efektiviĝos via deziro. »
« Ĉu vere okazas ? »
« Mi faras tion amuze, sed vi povas provi kaj vi ja vidos. »
« Kial ne ? » diris Arturo. Li faris same kiel ŝi antaŭe, dezirante ke la instruisto pri matematiko ne estu ĉeestonta morgaŭ. Ĉar morgaŭ okazos kontrolo, por tiu Arturo ne ankaŭ ĉion lernis. Nu se la instruisto estus malĉeestonta, la kontrolon oni devus prokrasti post la finsemajno. Tiel Arturo havus multe da tempo por lerni.
Arturo fumis multege, do la samtagan vesperon, enlitiĝonta, li finis jam sian paketon kaj nur restis al li fumi la dezircigaredon. Li ekbruligis ĝin senkredeme, tamen esperante ke lia deziro efektiviĝos.

La postan tagon alveninte al la liceo, li vidis stupore sur la tabulo de la forestuloj, ke lia instruisto pri matematiko ne ĉeestis. La dezircigaredo funkciis ! Ĉi tiun tagon malfermante sian paketon, li faris alian provon kiu ankaŭ estis efektiviĝonta.
De sia nova poveco fortigita, li demandis al si mem, kio estas lia plej kara deziro. Post longtempa pripenso, li pensis ke estus bone, se li povus gajni loterion. Do dum sia posta aliro al la tabakbutiko, li plenumis loteribultenon por partopreni je la venonta lotado, kies gajno estos kvar milionoj da eŭro. Dum la du tagoj antaŭ la lotado, li dediĉis siajn dezirojn por tiu afero. Kaj li efektive gaĵnis la loterion, tamen ne la esperatajn kvar milionojn. Ne ! Li trovis nur tri de la sep ciferoj kiuj estas trovendaj por akiri la plej altan gajnon. Lia nuna gajnita mono estas ridinda sumo.
Estis tamen bona komenco, sed por tiel gravaj deziroj, li ŝajne bezonis dediĉi pli multajn cigaredojn se li volis celatingi.
Do Arturo preparis planon. Li prenis kalendaron kaj rigardis la daton de venonta vendredo la 13a. Kial vendredo la 13a ? Tial ke je tiu tago okazis ĉiam speciala lotado kun plej sumalta gajno. La venonta estis post iomete pli ol tri monatoj. Tiun tagon atendante, Arturo faris ĉiam la saman deziron : esti la sola gajninto de la loterio de vendredo la 13a.
Li ne fumis siajn dezircigaredojn, kiam li finis siajn paketojn. Li konservis ĉiujn por fumi ilin je la lasta tago, ĉar li sciis ke lia sukcesŝancoj estus pere pli signifaj, se li liberigis la tutan dezirenergion unufoje.

La tiel atendita tago finfine venis. Arturo vekiĝis frue tiumatene, li estis tute ekscitata. Li tujtuj iris al la tabakbutiko, kaj tuj kiam ĝi malfermiĝis, li validigis sian bultenon. La lotado estis okazonta je la dudeka horo. Ĉirkaŭ la dek-sepa, li kolektis ĉiujn siajn dezircigaredojn kaj iris al trankvila naturejeto ne tro hejmmalproksima.
Arturo nombris la cigaredojn, estis precize cent kaj la gajno estis tiufoje cent milionoj da eŭro. Li vidis en tiu koincido bonan aŭguron. Tamen samtempe li konsciiĝis, ke li havis nur kvazaŭe tri horojn por fumi ĉiujn.
Arturo kutime konsumis po paketo unutage. Nun li devis fumi cent cigaredojn, t.e. kvin paketojn, dum malpli ol tri horoj. La tasko ne estos facila. Sed des pli malbone li devis fari tion. Lia estonta riĉeco dependis de tio. Li do ekkomencis sian tedan laboron. Li fumis cigaredojn post cigaredoj, kaj ĉiam kiam li forĵetis cigaredstumpon, li sciis ke lia celo pli kaj pli proksimiĝis.
Post la kvindeka, li ektusis fortege, sed li ne havis tempon malfruiĝi, restis al li nur unu horo. Do li kontinuis po du cigaredoj unufoje.
Post la naŭdeka, li vere ekmalbonsentis. Liaj okuloj brulis, tiel saturataj de akra fumo ili estis. Lia spirkapablo ege malpliboniĝis kaj lia gorĝo estis tiel seka kiel li estus vaginta dum kvardek tagoj tra la dezerto sen ia trinkaĵo. La malgranda biero, kiun li antaŭvide kunprenis kun si por estingi sian soifon, de longtempe estis nun trinkita, kaj tute ne malpliigis lian kapdoloron. Plu restis al li nur kvarono da horo por finfumi liajn lastajn dek dezircigaredojn. En sia menso tiel troŝarĝita de veneno ne povas plu unu klara pensaĵo ekzisti, sed nur pli kaj pli vivis la ideo de la certa venko. Arturo eĉ ne penis reveni hejmen por kontroli la rezulton.
Kiam la lotado komenciĝis, Arturo ĵus ekbruligis sian lastan cigaredon kaj ŝvebis en nikotindelirstato, kie li ne plu konsciiĝis tion, kion li afliktis al sia korpo. Liaj pulmonoj estis tute malpuraj kaj senfortaj. Post la lasta fumelblovo Arturo ne plu havis eĉ forteton por ree enspiri kaj falis teren multpeze.
La lotado ĵus finiĝis televide. La kadavro de Arturo estis la sola kaj feliĉa gajninto de cent milionoj da eŭro.


calle

calle